Ola Bini arestita en Ekvadoro

Ola Bini arestita en Ekvadoro

Homoj kiuj laboras por la libera programaro kaj la privateco ne devas esti trakitaj kiel kriminuloj.

Voli privatecon estas neniel krima.

Ola Bini, @olabini, monda renoma indulo en la fako de la libera programaro kaj defendanto de la ciferaj rajtoj kaj privateco, estis arestita en la flughaveno en Kito, Ekvadoro je la 3:20 ptm. loka horo en la 11a Aprilo de 2019. Kiel estas konita, ne estas akuzoj kontraŭ li. Liaj advokantoj ne estis lasita kunveni kun li dum la tuta tago hieraŭ kaj nur akiris alireblo al li post li estis 17 horoj detenita. Je la 6 ptm. al ili oni diris, ke ili transirigus lin al la ŝtata institucio pri krima esplorado (hispane Unidad de Flagrancia de la Fiscalía) en la centrala oficejo en la meza-norda Kito por deklari en enketo de la provinca krima oficejo en Pichincha.

Bini, sveda civitano loĝanta en Ekvadoro, ne flue parolas la hispanan kaj bezonas interpretanton por deklari ion. Li estis detenita malleĝe sen konataj akuzaĵoj kaj sen informi la aŭtoritatojn el lia lando (Svedo) pri lia detento kiel internaciaj protokoloj konstatas.

Li estas la Teĥnika Direktoro de la Ejo por Cifera Aŭtonomeco (hispane Centro de Autonomía Digital) kaj afiŝis en sia konto de Twitter, ke li iros al Japano al luktosporta kurso, vojaĝo planita pli ol unu monato antaŭe. Li vidis komentojn de la Ministro pri Internaj Aferoj, kaj pepis: «María Paula Romo, ekvadora Ministro pri Internaj Aferoj, gazetare konferencis dirinte, ke estas rusaj kodumuloj en Ekvadoro, kaj ankaŭ, ke estas homo el WikiLeaks loĝante en Ekvadoro ekde kelkaj jaroj en Ekvadoro, kaj ankaŭ, ke estas homo el WikiLeaks loĝante en Ekvadoro ekde kelkaj jaroj» (https://twitter.com/olabini/status/1116341908371062794).

Bini estis programisto sian tutan vivon, komencinte programi kiel 8-jara infano, kaj kreis du programlingvojn. Li estis longatempe aktivulo pri libera programaro kaj privateco kaj malkaŝeca aktivulo. En 2010 Computerworld el Svedo, taksis Ola Bini kiel la 6a pli bona programisto de la lando.

Li kontribuis al:

  • loke
  • Seph
  • JesCov
  • JRuby
  • JtestR
  • Yecht
  • JvYAMLb
  • JvYAML-gem
  • RbYAML
  • Ribs
  • ActiveRecord-JDBC
  • Jatha
  • Xample
  • JOpenSSL